最近搜索
更新时间:2025-05-30 20:40:45
文件格式:flac
音乐下载
被下架或封杀等部分试听资源与网盘资源可能不一致,请以网盘资源为准
标签
歌词

Ĝis revido

Teksto: Elena Wilke

Muziko: tradicia

Jam mirakla tempo pasis,

kara tempo de novjar’.

Bonhumoro nin jam lasas,

forveturas amikar’.

Adiaŭaj kantoj sonas,

jen rideto tra la larm’.

Refreno:

Ĝis revido, ĝis revido.

Ĝis revido, amikar’. (2-foje)

La kunveno estas fonto

de bonkoro kaj sincer’.

Faras ni amikan rondon,

donas forton la esper’.

Renkontiĝos en estonto

nepre en venonta jar’.

Refreno:

Renkontiĝos, renkontiĝos,

renkontiĝos, amikar’.

Ĝis revido, ĝis revido.

Ĝis revido, amikar’. (2-foje)