最近搜索
Karteta dometo - Jele 《Tra la sonĝoj (Esperanto)》 HQ
更新时间:2025-06-04 19:10:50
文件格式:flac
音乐下载
被下架或封杀等部分试听资源与网盘资源可能不一致,请以网盘资源为准
标签
歌词

Karteta dometo

Teksto kaj muziko: Vladimir Soroka

Kie mirakle bluetas mont’,

kie el tero fluas la font’.

Tie karteta staras domet’

kaj tie loĝas kun la kviet’.

Refreno:

Plumo, inkujo, kudrilo, faden’,

novaj fabeloj kaj olda kamen’,

amikaj kantoj, freŝakvo en tin’,

kaj ankaŭ mi en fin’. (2-foje)

Se, mia frato, trafos vin plag’,

se pelos vin nebula tag’.

Frapu la pordon kaj knaros ĝi,

tuj malfermiĝos kaj scios vi pri:

Refreno

Degelas tempo, degelas stel’

kaj vivo ŝajnas la bagatel’.

Foriras homo, poste la nom’,

restas nur mia karteta dom’.

Refreno